Estas feriejo en Chengdu, sudokcidenta Ĉinio. En la pasinteco, pro la montara situo kaj maloportuna transportado, turistoj devis veturi dum horo por atingi proksiman urbeton por aĉetado. Nun, senpilotaj aviadiloj estis enkondukitaj por liverado de varoj, alportante grandan oportunon al turistoj.
Danke al la rapida disvolviĝo de malaltaltituda ekonomio, liverado per senpilota aviadilo kaj malaltaltituda transportado iom post iom eniras la popolan vivon en multaj lokoj. Laŭ datumoj de la Ministerio pri Industrio kaj Informa Teknologio, la skalo de la malaltaltituda ekonomio de Ĉinio atingis 505,95 miliardojn da juanoj en 2023, kun kresko de 33,8%.