Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Cyril Ramaphosa, kiu estis reelektita kiel prezidento de Sud-Afriko vendrede.
Xi diris en sia mesaĝo, ke Ĉinio kaj Sud-Afriko havas profundan politikan reciprokan fidon kaj fruktodonan praktikan kunlaboron en diversaj kampoj, kio estas modelo de solidareco kaj kunlaboro inter evoluantaj landoj kaj la Tutmonda Sudo.
Xi diris, ke dum sia kvara ŝtata vizito al Sud-Afriko en aŭgusto de la lasta jaro, li kaj Ramaphosa atingis gravan konsenton pri diversaj demandoj, markante novan ĉapitron en konstruado de altnivela ĉina-sudafrika komunumo kun komuna estonteco.
Xi diris ankaŭ, ke li donas grandan gravecon al la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko kaj pretas labori kun Ramaphosa por altigi la ĉina-sudafrikan ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo kaj kune kontribui al paco, stabileco kaj prospero de la mondo.