Ĉina ĉefministro Li Qiang atingis Adelajdon sabate por oficiala vizito al Aŭstralio, kiu estas la dua stacio de lia tri-landa vojaĝo.
Li diris en la flughaveno de Adelajdon, ke la historio pruvis, ke reciproka respekto, serĉado de komunaj punktoj dum rezervo de diferencoj, kaj reciprokprofita kunlaboro estas valora sperto lernita el la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio kaj devas esti subtenataj kaj disvolvitaj. Li diris, ke pli matura, stabila kaj fruktodona ĉina-aŭstralia ampleksa strategia partnereco estos komuna havaĵo por ambaŭ popoloj.
Dum lia restado, Li kaj aŭstralia ĉefministro Anthony Albanese kunprezidos la naŭan Jarkunvenon de Gvidantoj de Ĉinio kaj Aŭstralio kaj kune ĉeestos Ĉina-Aŭstralian Rondtablan Kunvenon de Ĝeneralaj Direktoroj.