Patro kaj filo, servantoj de la popolo
Pluveta Publikigita: 2024-06-16 16:40:37

En la ekspoziciejo de la iama sidejo de la Subprovinca Partia Komitato de Suide aparte okulfrapas vico de vortoj: "Sidiĝu ĉe la flanko de la popolo." Jen kion diris Xi Zhongxun.

Xi Zhongxun, la patro de Xi Jinping, ĉiam edukis infanojn per sia ekzemplo kaj siaj paroloj kaj instigis ilin ĉiam esti fidela al la komenca aspiro. Li venis el la amasoj, ĉiam havis popolon en sia koro kaj sekvis la amaslinion dum sia tuta vivo. La vortoj kaj agoj de la patro havas profundan influon sur Xi Jinping. De vilaĝeto ĝis la Centra Komitato de la Partio, de la sekretario de la vilaĝa partia filio ĝis la ĝenerala sekretario de la partio, Xi Jinping ĉiam zorgis pri la lando, sin dediĉis al la popolo, kaj rigardis la sopiron de la popolo al pli bona vivo kiel sian celon.

De la popolo, por la popolo kaj por la profito de la popolo, jen la stafetado, heredo kaj disvolvo de la revolucia spirito de du generacioj de komunistoj. Jen la profunda amo inter patro kaj filo, servantoj de la popolo!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree