Komenciĝis servo de rapidega dormotrajno inter Pekino kaj Honkongo
Yu Publikigita: 2024-06-16 17:50:51

La unua rapidega dormotrajno de Honkongo al Pekino sabate vespere foriris el la Okcidenta Kowloon-Stacio de Honkongo.

La nova trajnoservo funkcias inter la Okcidenta Kowloon-Stacio de Honkongo kaj Pekina Okcidenta Fervoja Stacio de ĉiu vendredo ĝis lundo. La tempo por vojaĝo inter Pekino kaj Honkongo estos reduktita de 24,5 horoj ĝis ĉirkaŭ 12,5 horoj.

Honkonga pasaĝero nomata Koo ekscitiĝis pri la vojaĝo, dirante, ke la trajno liveras al maljunuloj oportunan kaj komfortan elekton por vojaĝo.

Ankaŭ Lam Sai-hung, sekretario pri transporto kaj loĝistiko de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, estis en la trajno por atesti la momenton.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree