Enketo de CGTN: Respondantoj Alvokas Evoluintajn Landojn Preni Pli da Respondeco pri Ofta Ekstrema Vetero
Lucia Publikigita: 2024-06-17 17:43:33

Daŭraj altaj temperaturoj en Barato, severa sekeco en Hispanio, inundo en Germanio, kaj forta konvekta vetero en multaj partoj de Ĉinio ......Ekstrema vetero balaas la mondon. Laŭ tutmonda interreta enketo farita de CGTN, preskaŭ 86,28 procentoj de la respondantoj alvokas evoluintajn landojn porti pli da respondeco kaj aktive respondi al tutmonda klimata ŝanĝiĝo.

La Raporto pri Tutmondaj Riskoj 2024 de la Monda Ekonomia Forumo deklaras, ke ekstrema vetero estus unu el la plej grandaj riskoj alfrontataj de la mondo. 73,92 procentoj de la tutmondaj respondantoj en la enketo esprimas, ke ili spertis ekstreman veteron. 80,13 procentoj el ili maltrankviliĝas, ke ekstrema vetero fariĝos pli ofta. 81,86 procentoj de la enketitoj diras, ke ekstrema vetero malbone influis sektorojn kiel ekzemple agrikulturon, komercon kaj turismon, kaŭzante gravajn ekonomiajn perdojn en diversaj lokoj. "Ĝi (La klimato) estas ekster kontrolo de iuj partoj de la mondo," unu retumanto esprimis fortan zorgon.

Kiam temas pri la kaŭzoj de ekstrema vetero, iuj fakuloj analizas, ke tutmonda klimata ŝanĝiĝo estas ĉefa kaŭzo. En la enketo, 74,48 procentoj de la respondantoj konsentas, ke la ofta okazo de ekstrema vetero reflektas la rapidan malboniĝon de la tutmonda klimato. 67,13 elcentoj de la homoj opinias, ke klimata ŝanĝiĝo ekestis en la kurso de homa evoluo kaj povas esti solvita nur per daŭripova evoluo. En la enketo, 85,08 procentoj de la respondantoj opinias, ke neniu lando povas esti malproksime de la defio de klimata ŝanĝiĝo kaj ĉiuj landoj devus kunlabori por trakti la problemon. 82,69 elcentoj el ili atentigas, ke traktado de klimata ŝanĝiĝo estas ne nur propra postulo de ekonomia disvolviĝo, sed ankaŭ devo de ĉefaj landoj.

Ĉi tiu enketo, publikigita de CGTN en la angla, hispana, franca, araba kaj rusa platformoj, ricevis respondojn de 13 112 homoj en 24 horoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree