Antaŭtagmeze de la 17a de junio, en la kanbera parlamentejo, okazis la naŭafoja jara renkontiĝo inter la ĉina ĉefministro Li Qiang kaj la aŭstralia ĉefministro Anthony Albanese.
Li Qiang diris, ke ĉi-jare estas la 10a datreveno de la vizito de la prezidanto Xi Jinping al Aŭstralio kaj de la starigo de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Aŭstralio; el retrorigardo al la 10-jara evoluado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio la plej grava inspiro estas tio: reciproke respekti, serĉi la komunajn punktojn flanklasante la diferencojn, kaj kunlabori por utili unu al la alia. Li Qiang diris ankaŭ, ke Ĉinio volas kune kun Aŭstralio teni kaj disvolvi nunajn bonajn dulandajn rilatojn, komune fari ke la ĉina-aŭstralia ampleksa strategia partnereco estu pli matura, pli stabila kaj pli fruktoriĉa, kaj ke la du popoloj estu pli feliĉaj.
Albanese diris, ke Aŭstralio ĝojas vidante, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio evoluas stabile kaj progrese. Albanese emfazis, ke Aŭstralio persistas en la principo de unu Ĉinio kaj ne subtenas “sendependecon de Tajvano”, kaj ke Aŭstralio laŭdas la grandan kontribuon de Ĉinio ĉe la monda eliminado de malriĉeco kaj volas teni dialogadon kaj komunikadon kun Ĉinio okaze de la 10a datreveno de la starigo de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Aŭstralio.