Kial eksterlandaj entreprenoj profunde plugas en Ĉinio?
CMG Publikigita: 2024-06-18 15:53:54

“Nia komerca enspezo en Ĉinio ĉiam tenas kreskon, kaj la kresko estas pli rapida ol en la aliaj lokoj de la mondo. Philips ĉiam tenas altan investadon kaj altan produktadon en la ĉina merkato,” lastatempe tiel diris Cheng Ning, ĉina alta vicprezidanto de la kompanio Philips de Nederlando. Samtempe kun tio, germana amaskomunikilo asertis, ke la plej granda krizo de entreprenoj estas en tio, ke ili perdis sian konkurencan povon, “ĉar ne disvolviĝante en Ĉinio”. Kial eksterlandaj entreprenoj rigardas la ĉinan merkaton kiel gravan? 

La 17an de junio ĉinaj aŭtoritatoj publikigis la majan ekonomian staton, kaj tio malfermas al la ekstera mondo observan fenestron. Maje la ĉina industria aldonvaloro kreskis je 5,6% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro; la ekspekta indiko de entreprenaj produktado kaj aktivecoj je 54,3%; la ekspekta indiko de servindustriaj aktivecoj je 57%... ĝenerale dirite, la ĉina ekonomio funkcias stabile, ĉefaj indikoj pli kaj malpli leviĝas, kaj tiu ĉi tendenco daŭros plue.

Tiu konfido devenas unue de “grando” de la ĉina merkato. Maje la detala sumo de sociaj konsumaĵoj kreskis je 3,7% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro, kaj en la antaŭaj kvin monatoj la detala sumo de servoj pliiĝis je 7,9% kompare kun la antaŭa periodo. Tio reflektas konstantan refortiĝon de la ĉina ekonomio kaj konstantan liberiĝon de konsuma potencialo.

Krom tio, la ĉarmo de la ĉina merkato kuŝas ankaŭ en “rapido” de kreado. Laŭ plej novaj datumoj, aldonvaloro de altteknologia produktado en majo kreskis je 10% kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro, kaj tio montras, ke la ĉina fabrikado estas rapide disvolviĝanta en alta teknologio, intelekto kaj verdeco, kaj ke nova produktpovo estas formiĝanta.

Ne nur tio, sed ankaŭ tio ĉi: la ĉina merkato alportas al la mondo “fluantan akvon”. En la antaŭaj kvin monatoj la totala sumo de ĉinaj importado kaj eksportado kreskis je 6,3% kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro. Ĉu en livero de giganta “konsumpovo” al la mondo, aŭ ĉu en eksportado de altkvalitaj, intelektaj kaj verdaj produktaĵoj, Ĉinio enmetas “akcelon” al refortiĝo de la monda ekonomio. Steven Alan Barnett, ĉefa reprezentanto de la Monda Mona Fonduso en Ĉinio diris, ke ĉiufoje, kiam la ĉina ekonomio kreskas je 1%, la ekonomiaj unuoj, kiuj rilatas al Ĉinio, kreskas je 0,3% aparte. 

Nuntempe, la ekstera medio ankoraŭ restas en komplekso kaj ŝanĝemo, kaj sekve la ĉina ekonomio frontas al certaj malfaciloj kaj defioj, sed la ĝenerala situacio, t.e. ekonomia refortiĝo kaj boniĝo de la ĉina ekonomio, ne ŝanĝiĝos. Ĉinio havas kondiĉojn atingi sian kreskan celon de la kuranta jaroj. Tia Ĉinio nature estas “nepra elekto” de multaj eksterlandaj entreprenoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree