Ĉinio emfazas sian starpunkton en la Dialogo pri Homaj Rajtoj de Ĉinio kaj EU
Lucia Publikigita: 2024-06-18 16:46:00

La 17-an de junio, ĉina asistanta ministro pri eksterlandaj aferoj Miao Deyu faris ampleksan enkondukon pri la koncepto kaj atingoj de homaj rajtoj en Ĉinio dum interparolo kun Paola Pampaloni, ĝenerala vicdirektoro por Azio kaj Pacifiko de la Eŭropa Ekstera Agado-Servo en Pekino.

Miao diris, "Ĉinio amplekse antaŭenigas la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio kun ĉina modernigo, kio plue plibonigos la nivelon de protektado de homaj rajtoj de Ĉinio."

La diplomatoj de EU vizitis lernejojn kaj kulturajn kaj religiajn lokojn en Tibeto kadre de la dialogo. La dialogon sekvis interŝanĝo de opinioj kun la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj kaj la Pekina Instituto de Teknologio en Pekino la 17-an de junio.

La lasta Ĉina-Eŭropunia Dialogo pri Homaj Rajtoj okazis en Bruselo, Belgio, en februaro 2023, kiu markis rekomencon de la intertraktado post suspendo ekde 2019. La proparolanto pri eksteraj aferoj de EU diris, ke kvankam EU kaj Ĉinio havas malsamajn opiniojn pri homaj rajtoj, tamen ĝuste pro tio la dialogo estas grava.

 

Por pli da informoj:

https://news.cgtn.com/news/2024-06-18/China-stresses-its-stance-at-China-EU-Human-Rights-Dialogue-1uwOxkxp0wU/p.html

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree