En la vilaĝo Luolimi de gubernio Yangbi, Dali, Yunnan-provinco brodistinoj en libera tempo faris brodadon. La yi-etna brodado de tiu loko havas longan historion de pli ol 1 700 jaroj. En vilaĝo Luolimi, preskaŭ ĉiuj lertas en brodado.
Lokaj knabinoj komencis lerni brodarton el patrinoj en la aĝoj de kvin aŭ ses jaroj. En la aĝoj de pli ol dek jaroj, ili komencis fari vestojn kaj ŝuojn. Yi-etnaj virinoj per brodado riĉigis la familion kaj per tradicia laowu-broda metio, ili daŭrigas la nacian kulturon kaj brodas belan vivon.