Xi inspektas la nordokcidentan ĉinan provincon Qinghai
Lucia Publikigita: 2024-06-19 17:26:31

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, inspektis la nordokcidentan ĉinan provincon Qinghai marde.

Dum la inspektado, Xi vizitis mezlernejon kaj tibetan budhanan templon en Xining, ĉefurbo de Qinghai.

En la inspektado li informiĝis pri lokaj klopodoj antaŭenigi la edukan laboron per kunlaboro kaj interhelpado inter la orienta kaj okcidenta regionoj kaj pri plifortigo de edukado por formi la komunuman senton de la ĉina nacio.

Xi informiĝis ankaŭ pri la klopodoj faritaj de la tibeta budhana rondo por antaŭenigi la bonan tradicion ami la landon kaj la religion, kaj antaŭenigi nacian unuecon kaj progreson.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree