La 18-an de junio 2024, Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, sendis gratulleteron al la Internacia Forumo 2024 pri Kunlaboro de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio.
Wang diris, ke Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio estas reciproke gravaj najbaroj kaj kunlaboraj partneroj kaj kunhavas ampleksajn komunajn interesojn. Ĉi jaro koincidas kun la 25-a datreveno de la lanĉo de la kunlaboro de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio. Post 25-jara disvolvado, la kunlaboro de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio fariĝis unu el la plej influaj plurflankaj kunlaboraj mekanismoj en la tri landoj, kaj ankaŭ ludas gravan rolon en regiona kaj tutmonda paco kaj prospero.
Wang emfazis, ke li atendas, ke la tri partioj kune efektivigu la interkonsenton atingitan en la kunveno de gvidantoj, estu fidelaj al la origina intenco de kunlaboro, procedu el la bonfarto kaj estonteco de la trilandaj popoloj, koncentriĝu al longtempaj celoj, ekpreni la ĝustan direkton, prenu novajn respondecojn kaj novajn agojn, kaj kune antaŭenigu la kunlaboro de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio al nova nivelo.