Laŭ invito de Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, niĝeria ministro pri eksterlandaj aferoj Yusuf Tuggar faros oficialan viziton al Ĉinio de la 19-a ĝis la 26-a de junio. Dum ĉi tiu periodo, la ministroj de la du landoj kunprezidos la unuan plenan sesion de la Ĉina-Niĝeria Interregistara Komitato.