Kiel Ĉinio kaj Aŭstralio plutenas bonan tendencon malfacile akiritan?
CMG Publikigita: 2024-06-19 15:19:24

De la 15a ĝis la 18a de junio la ĉina ĉefministro Li Qiang faris oficialan viziton al Aŭstralio, dum la vizito la du partioj subskribis plurajn duflankajn kunlaborajn dokumentojn, ekz. pri ekonomie strategia dialogo, efektivigo de liberkomerca interkonsento, kunlaboro por protekti grandajn pandojn, kaj enmeto de Aŭstralio en la liston de vizoliberaj landoj de Ĉinio… La du partioj kune publikigis Komunan Deklaracion pri Atingoj Akiritaj en la Jara Renkontiĝo de Ĉina kaj Aŭstralia Ĉefministroj. La aŭstralia ĉefministro Anthony Albanese diris, ke tiu ĉi vizito estas “tre grava paŝo” por stabiligi la dulandajn rilatojn.

Ĉi-jare estas la 10a datreveno de la oficiala vizito de la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping al Aŭstralio kaj de la starigo de ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Aŭstralio. Dum la 10 jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio travivis facilojn kaj malfacilojn. Ekde majo de 2022, kiam ekregis la aŭstralia civitana partio, la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio malstreĉiĝas. Novembre de 2022 kaj novembre de 2023 la prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la aŭstralia ĉefministro Anthony Albanese respektive en Balio, Indonezio, kaj en Pekino, Ĉinio, kaj ili atingis gravan interkonsenton rilate al stabiligo kaj plibonigo de la dulandaj rilatoj. En tia okazo ĉina ĉefministro refoje vizitis Aŭstralion por daŭrigi tian bonan tendencon de la duflankaj rilatoj.

“Reveni al ĝusta vojo”, “serĉi la komunajn punktojn flanklasante la diferencojn”… tiaj komentoj ofte aperis en raportoj de eksterlandaj amaskomunikiloj. Reuters, citante vortojn de Penny Wong, aŭstralia ministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke la vizito de ĉina ĉefministro estas “tre grava” por la rilatoj inter la du komercaj partneroj. The Australian Financial Review asertis, ke tiu ĉi renkontiĝo liveris eblojn por la du landoj, kiuj havas grandan interkompletigon en ekonomio.

Kiel Ĉinio kaj Aŭstralio plutenas bonan tendencon malfacile akiritan? La plej grava inspiro estas tio: persisti en reciproka respekto, serĉado de komunaj punktoj kaj forlaso de diferencoj, kaj kunlaboro por utili unu al la alia.

La ĉefaĵo de rilatoj inter lando kaj lando estas en tio, ke unu devas respekti la ŝtatan staton kaj kernajn interesojn de la alia. En tiu ĉi jara renkontiĝo de ĉina kaj aŭstralia ĉefministroj la aŭstralia flanko esprimis persiston en la principo de unu Ĉinio kaj oponon kontraŭ “sendependiĝo de Tajvano”, ne permesante al malkonkordo influi la duflankajn rilatojn, kaj plue plibonigante kaj disvolvante la rilatojn inter Ĉinio kaj Aŭstralio. Tiuj esprimoj firmigos la bazan ŝtonon de konfido inter Ĉinio kaj Aŭstralio.

“Por tiuj, kiuj estas samideanoj, montoj kaj maroj ne estas baroj.” Ĉinio kaj Aŭstralio, kvankam apartigitaj de vasta oceano, tamen estas intime kunligitaj de historio kaj realo. Travivinte malfacilojn, ili ambaŭ fine iris sur ĝustan vojon, kiu kondukas ilin antaŭen. Ili ambaŭ estas konfidaj unu al la alia kaj fariĝas partneroj. Tio konformas ne nur al la komunaj interesoj de la dulandaj popoloj, sed ankaŭ al paco kaj stabileco de la regiono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree