Kial pensiona lernejo estas profunde ŝatata de tibetanoj?
CMG Publikigita: 2024-06-19 15:50:06

Altaj montoj, vasta stepo, profundaj valoj, tiuj ĉiuj, kiuj por okcidentaj vojaĝantoj estas belaj pejzaĝoj, eble fariĝas baroj de edukado por lokaj infanoj. La montoriĉa medio kaj disa loĝateco faras al partaj tibetaj infanoj malfacilan iradon al lernejo, kaj pro tio pensiona lernejo fariĝas plej bona solvo. La praktiko de kelkdekaj jaroj pruvas, ke nur pensiona lernejo povas liveri plej bonan edukadon al tibetaj infanoj, kiuj dise loĝas en diversaj lokoj. 

En la gubernio Bange, situanta altitude de 4 700 metroj, kun vasta tero kie tamen loĝas malmultaj homoj, estas elementa lernejo helpe konstruita de la kompanio Sinopec. Ĝi estas titolita kiel “lernejo plej proksima al la ĉielo”. En ĝi troviĝas norma sportejo, multkomunikila ĉambro kaj varmigita pensiono vitre instilita por lernejanoj. La lernejo povas kontentigi la lernan kaj vivan postulon de la lernantoj, kiuj venas el la paŝta regiono de kelkcent kilometroj.

“Niaj lernantoj venas el malproksima regiono, iliaj gepatroj plejparte okupiĝas pri sia laboro. Pro la longa vojo kaj okupiteco ili ne povas akompani siajn infanojn al la lernejo, nek akcepti ilin en la lernejo. En tia okazo la kolektiva lernado kaj loĝado en la lernejo estas plej bona solvo por tiuj infanoj,” diris la lernejestro Awangwangtui. Nuntempe en la lernejo estas pli ol 1 300 lernantoj. 

La lernejestro konigis: “Al iuj lernantoj, kiuj estas tro junaj kaj ne kapablas sin prizorgi, ni rekomendis ne loĝi en la pensiono, sed iliaj gepatroj persistis ke ni akceptu ilin, ĉar la lernejo povas liveri al ili pli bonajn kondiĉojn, ĉu en vivado aŭ ĉu en lernado.”

Baimajiancuo, lernanto en kvara lernojaro en la elementa lernejo de Sinopec, devenas de paŝtista familio. Lia hejmo distancas de la lernejo je pli ol 100 kilometroj. Kutime, li bezonas du horojn kaj duonon por veturi de la gubernio al sia hejmo. Li diris, ke li rapide adaptiĝis al la lerneja vivo, post kiam li elektis pensionon.” “Mi sentas, ke tre bonaj estas la vivaj kondiĉoj en la lernejo, kaj precipe la manĝaĵoj de la lerneja manĝejo estas bongustaj. Ĝenerale, instruistoj helpas nin solvi vivajn problemojn kiujn ni renkontas. Ĉiuj samlernantoj estas miaj amikoj. Krom lernado, mi amas ludi basketbalon,kaj pilkoluda stelo, kiun mi plej ŝatas, estas Kobe Bryant. Kiam mi aŭdis, ke li forpasis, mi ploris tuttage,” diris Baimajiancuo.

Ĉu infanoj volas aŭ ne kolektivan vivon, tio dependas de iliaj gepatroj. Multaj familiestroj de lernantoj sugestis, ke lasi infanojn en pensiona lernejo estu plej bona elekto, kaj kiam iliaj infanoj restas en lernejo, ili sentas sin pli trankvilaj.

Ĉu pensiona lernejo estas bona aŭ ne, tio dependas de juĝado de tibetanoj. Lajiadangzhou, vicestro de la Marksisma Instituto de Sichuan-a Nacia Universitato, estas ja tibeta juna fakulo elirinta el pensiona lernejo.

Li opinias, ke pensiona lernejo estas plej ideala, plej efika modelo por tibetaj lernantoj. En la antaŭa duono de 2023, kiam Usono kaj Okcidento misfamigis “pensionan edukadon de Tibeto”, Lajiadangzhou skribis artikolon La Tibeta Pensiona Edukado Estas Plej Scienca, Plej Utila kaj Plej Populara, ligiĝante al sia persona sperto kaj esploro, kaj rebatis okcidentajn argumentojn.

Lajiadangzhou opinias, ke tiuj landoj, kiel Usono kaj Kanado, kiuj efektive praktikis “genocidan”, devigitan pensionan edukadon, ne havas rajton fari parolon pri tiu ĉi problemo. Nun ili faras mensogon kaj nigrigon pri tibeta pensiona edukako, kio montras, ke ili ne vekiĝis el sia nigra historio de pensiona lernejo, sed daŭre staras kontraŭ homaj rajtoj.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree