Filipinoj frenezas sur la problemo de la Suda Ĉina Maro
CMG Publikigita: 2024-06-20 15:40:59

Provokoj de Filipinoj sur la Suda Ĉina Maro estas pli kaj pli radikalaj. Laŭ komunikaĵo de la Ĉina Marborda Gvardio, la 17an de junio unu provizŝipo kaj du aeroglitaj ŝipoj, senditaj de Filipinoj, kontraŭleĝe trudiĝis en la maron ĉirkaŭ la rifo Ren’ai de la ĉina Nansha-insularo, provante sendi materialojn al filipina militŝipo, kiu neleĝe sidas sur la sablaĵo. Dume la provizŝipo intencis kolizii kun ĉina ŝipo normale naviganta. La Ĉina Marborda Gvardio alprenis kontrolajn rimedojn kontraŭ la filipinaj ŝipoj, kaj la traktado estis racia kaj laŭleĝa. Estas rimarkinde, ke la filipinaj provokoj, kiuj pli kaj pli akriĝis, okazis ĝuste post tiam, kiam Ĉinio efektivigis Regularon pri Administra Leĝordiga Proceduro de Marpolicaj Institucioj. Se Filipinoj provas tuŝi la minimumajn kondiĉojn de Ĉinio pri protekto de maraj interesoj, ĝi nepre ricevos fortan kontraŭstaron.

La filipina flanko foje kaj refoje asertis, ke la provizaĵoj estas vivtenaj materialoj, sed efektive ĝi ĉiam sendas al la rifo Ren’ai konstruajn materialojn kaj eĉ armilojn kaj municiojn. Se oni retrorigardas, oni trovas, ke ekde majo de la kuranta jaro, instigite de Usono, Filipinoj agas ĉiam pli iritiĝeme sur la problemo de la Suda Ĉina Maro.

Ekzemple, en la 16a de majo Filipinoj lanĉis la tiel nomatan agadon “cent ŝipoj impetas kontraŭ la insulo Huangyandao”, kaj sekve amaso da filipinaj ŝipoj kontraŭleĝe kolektiĝis ĉirkaŭ la insulo Huangyandao; en la 19a de majo Filipinoj aerĵetis provizaĵon al la militŝipo kiu sidas sur la sablaĵo de la rifo Ren’ai, kaj krome filipinanoj eĉ direktis pafilojn al ĉinaj gvardianoj; kaj homoj en la sidanta militŝipo sabotis fiŝoretojn, kiujn metis ĉinaj fiŝkaptistoj…

Ĉiuj ĉi tiuj agoj sugestas, ke Filipinoj jam restas en freneza stato, kaj tiuj agoj havas nenian racion.

La insuloj kaj rifoj de la Suda Ĉina Maro de antikveco propre apartenas al la ĉina teritorio. Pri tio Ĉinio havas sufiĉan jurosciencan bazon. En la 15a de junio Regularo pri Administra Leĝordiga Proceduro de Marpolicaj Institucioj estis oficiale valida, kaj ĝi estas baza normo por leĝordiga plenumado kiun faras la Ĉina Marborda Gvardio. Sed post promulgo de la regularo Filipinoj klopode faris misfamigon kaj atakon pri la regularo en internaciaj okazoj. Ĝi volas per tio provoki la senton kontraŭ Ĉinio kaj atingi sian nedireblan celon.

Sur la problemo de la Suda Ĉina Maro la ĉina sinteno ĉiam estas klara: Ĉinio persiste kune kun rekte koncernata lando solvas marajn kontraŭdirojn kaj malkonkordojn per intertrakto kaj interkonsiliĝo, kaj samtempe Ĉinio donas rezultan reagon kontraŭ ĉiaj defioj kaj provokoj, kiuj atencas ĉinajn interesojn surmarajn. Tio estas justa protekto de Ĉinio pri la surmaraj rajtoj kaj interesoj, kaj ankaŭ subteno al paco kaj stabileco de la regiono. Kiel ajn Filipinoj kalkulas por si, ĝi ne povos eviti fiaskon.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree