Eltrovi novan vojon - kunfandiĝa disvolvado en ĝenerala konsidero
CMG Publikigita: 2024-06-21 21:24:28

Printempe de 1982, ne longe post komenciĝo de la reformo kaj malfermo, Xi Jinping estis nomumita kiel vicsekretario de la Zhengding-gubernia partia komitato, kaj de tiam li komencis sian ŝtatoficistan karieron. La gubernio Zhengding situis en grenoriĉa regiono de la provinco Hebei. Sed, tiam, la penso de la lokaj homoj ankoraŭ restis en postiĝinteco: kvankam la gubernio najbaris al la provinca ĉefurbo Shijiazhuang, tamen ĝia komerca grado estis malalta, kaj la pokapa gubernia enspezo havis nur pli ol 170 juanojn, do ĉiutage 0,4 juanojn.

Iun tagon de la februaro de 1984 Xi Jinping, sekretario de la Zhengding-gubernia partia komitato, prezidis laboran kunvenon de la gubernia partia komitato por speciale esplori kiel atingi ekflugon de ekonomio. Li metis novan vojon de ekonomia disvolvado, nome de “duona urbanizo”, tio estas, agrikulturo, industrio kaj komerco sinteze disvolviĝu, kaj la disvolvado havu karakterojn de kaj kamparo kaj de urbo, de agrikulturo kaj de industrio.

Plene esplorite, Xi Jinping trovis, ke la gubernio Zhengding havas geografiajn avantaĝojn: unuflanke ĝi proksimas al la ĉefurbo, kaj aliflanke ĉirkaŭ ĝi troviĝas facilaj vojoj aŭtaj kaj trajnaj, kaj per tio “duona urbanizo” povas esti facile atingebla. 

Li iam diris, “Kion bezonas la urbo? Ni plantas tion; Kion bezonas la urbo, ni prilaboras tion.” Li alvokis al la kamparanoj de la gubernio Zhengding, ke ili frape malfermu la pordon de la urba merkato. 

Hodiaŭ la rakonto de la ekonomia sukceso pri “duona urbanizo” estas ankoraŭ daŭrigata. En la jaro 2022 la pokapa disponebla enspezo de la guberniaj kamparanoj atingis 35 000 juanojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree