Ĉinio faris komunan parolon kontraŭ duobla normo en la 56-a sesio de la Konsilio de UN pri Homaj Rajtoj
Lucia Publikigita: 2024-06-21 21:17:35

La 19-an de junio, ambasadoro Chen Xu, konstanta reprezentanto de Ĉinio ĉe la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo kaj aliaj internaciaj organizaĵoj en Svislando, parolis nome de la "Grupo de Amikoj de Dialogo kaj Kunlaboro por Homaj Rajtoj" en la 56-a sesio de la Konsilio de UN pri Homaj Rajtoj. La Konsilio de UN pri Homaj Rajtoj, oponas kontraŭ duobla normo praktikata de kelkaj landoj kaj postulas, ke plurflanka homrajta mekanismo subtenu justecon kaj ludu sian konvenan rolon en konstruiva dialogo kaj kunlaboro.

La komuna parolo montris, ke realigi homajn rajtojn estas la komuna serĉado de la homa socio. La Konsilio de UN pri Homaj Rajtoj kaj aliaj internaciaj mekanismoj pri homaj rajtoj devas subteni justecon, observi la celojn kaj principojn de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, sekvi la principojn de universaleco, nepartieco, objektiveco, nepolitikigo kaj neselektemo, kaj rezolute batali kontraŭ duobla normo, ĉikanado kaj unuflankeco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree