Vendrede proparolanto de la ministerio pri eksterlandaj afero Lin Jian anoncis, ke ĉina ĉefministro Li Qiang ĉeestos al la 15-a Jarkunveno de la Novaj Ĉampionoj en Dalian en la 25-a de junio.
La proparolanto diris ankaǔ, ke ĉefministro Li Qiang faros specialan paroladon en la kunveno, renkontiĝos kun Plenuma Prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo Klaus Schwab kaj eksterlandaj gastoj, kaj interparolos kun reprezentantoj de la eksterlanda komerca komunumo.