Firme teni oran ŝlosilon - la pordo de malfermo malfermiĝas pli kaj pli larĝe
CMG Publikigita: 2024-06-22 14:50:46

Septembre de 1987, komerca intertrakto ĉefe pri investo sukcese okazis en la urbo Xiamen, kaj en ĝi partoprenis pli ol 600 komercistoj el 21 landoj kaj regionoj. En la kunveno Xiamen kaj alilandaj komercistoj subskribis 19 kunlaborajn projektojn valorajn al 21,97 milionoj da usonaj dolaroj. Xi Jinping, tiama vicestro de la urbo Xiamen, estis unu el la iniciatintoj de la intertrakto.

Post tio ĉiujare okazis tia intertrakto, kaj en la jaro 1997 ĝi fariĝis la ĉina investa kaj komerca intertrakto. En la jaro 1999 en la inaŭguro de la 3a Ĉina Investa kaj Komerca Intertrakto, Xi Jinping, tiama aganta estro de la provinco Fujian, diris en sia salutparolado, ke la intertrakto sugestas, ke neniam ŝanĝiĝu la decidemo de Ĉinio pri plivastigo de malfermo al la ekstero kaj pri altiro de alilandaj kapitaloj.

La intertrakto forte disvolviĝis de tiam, kaj en 2005 ĝi fariĝis ĉina internacia investa kaj komerca intertrakto. Septembre de 2010, Xi Jinping kiel vicprezidanto de Ĉinio refoje alvenis al Xiamen por partopreni en la tiujara intertrakto. Li prenis “oran ŝlosilon”, kiu simbolis la intertrakton, por malfermi kaj inaŭguri la intertrakton. En la kunveno li emfazis, ke Ĉinio estos pli malfermata larĝe kaj profunde.

En 2018, kiam Ĉinio celebris la 40an datrevenon de la reformo kaj malfermo, Xi Jinping sendis gratulan leteron al la inaŭguro de la 20a Ĉina Internacia Investa kaj Komerca Intertrakto, esperante ke la intertrakto fariĝos grava platformo de malfermo al la ekstera mondo, kaj ke ĝi ludos pozitivan rolon en la monda ekonomio. Post kelkaj monatoj grandmezura foiro, nome la Unua Ĉina Internacia Importa Foiro sukcese okazis en Ŝanhajo.

De la unua investa intertrakto ĝis la unu importa foiro, de la unua liberkomerca provozono ĝis plejalte norma liberkomerca haveno, la “ora ŝlosilo” de malfermo al la ekstera mondo igis la pordon de Ĉinio pli kaj pli larĝa kaj la mondon dividi pli multe da disvolvaj ŝancoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree