En Ĉikago de Usono okazis pafado
CMG Publikigita: 2024-06-22 19:17:00

La 21an de junio laŭ la loka tempo, antaŭurbe de Ĉikago, Ilinojso, okazis pafado, kiu rezultigis vundiĝon de kvar homoj, kaj unu el ili estis grave vundita.

La loka polico diris, ke kiam oni faris memorigan eventon por viktimo, kiu antaŭ nelonge estis pafmortigita, subite aperis kelkaj pafilportantoj, kiuj faris pafadon.

La vunditoj estis senditaj al hospitalo por akcepti kuracadon. La polico ankoraŭ ne scias, pro kio tiuj pafintoj pafis, do la kazo estas en esplorado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree