Ĉina komerca ministro Wang Wentao kaj Valdis Dombrovskis, plenuma vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono, sabate konsentis komenci konsiliĝon pri la temo de la kontraŭsubvencia enketo de la Eŭropa Unio kontraŭ ĉinaj elektraj veturiloj.
La ministerio diris en gazetara komunikaĵo, ke la konsento estis atingita dum interparolo inter la du oficialuloj per videoligo.