Sabate en Pekino okazis la unua altnivela dialogo sub la ĉina-germana dialoga kaj kunlabora mekanismo pri klimata ŝanĝiĝo kaj verda transiro.
Pluraj ŝlosilaj rezultoj estis anoncitaj post la dialogo. La du flankoj komencos provincnivelan kunlaboron pri verda transiro kaj starigos laborgrupon pri industria karbonredukto.
La du landoj kunlaboros ankaŭ pri demonstraj projektoj por plialtigi energiefikecon en ŝlosilaj sektoroj, laŭ deklaro publikigita de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo de Ĉinio.
Ĉinio esprimis pretecon plifortigi kunlaboron kun Germanio pri energiefikeco, cirkla ekonomio, industria karbonredukto kaj transiro de energio dum la dialogo.
Laŭ la deklaro, Germanio volas esplori pluan kunlaboron kun Ĉinio en kampoj kiel renovigebla energio, disvolvado de inteligenta elektroproviza reto kaj produktado de nulkarbonaj kaj malaltkarbonaj produktoj.