Ĉinaj aŭtoritatoj vendrede publikigis serion da gvidlinioj por kriminalaj sankcioj kontraŭ separistoj, kiuj serĉas "tajvanan sendependecon", klopodas dividi la patrujon aŭ instigas al divido de la lando. La gvidlinioj, kune publikigitaj de la Plej Supera Popola Kortumo, la Plej Supera Popola Prokurorejo, la Ministerio pri Publika Sekureco, la Ministerio pri Ŝtata Sekureco, kaj la Ministerio de Justico, sendas trioblan signalon. La internacia komunumo ĝenerale opiniis, ke tio estas unu el plej severaj rimedoj adoptitaj de Ĉinio kontraŭ la fortoj klopodantaj por “tajvana sendependeco” por reteni aktivadojn de “tajvana sendependeco” kaj protekti nacian reunuigon.
La uzo de leĝaj rimedoj por puni separistajn krimulojn kaj protekti naciajn interesojn estas ĝenerala praktiko en diversaj landoj de la mondo. Tajvano estas parto de Ĉinio. La centra registaro de Ĉinio absolute ne permesas al la fortoj klopodantaj por “tajvana sendependeco” apartigi Tajvanon de Ĉinio en ajna nomo aŭ per ajna maniero.
Unue, ĝi montras la firman decidon kaj fortan kapablon de la ĉina ĉeftero rezisti secesion de "tajvana sendependeco" kaj eksteran intervenon, kaj protekti nacian suverenecon kaj teritorian integrecon.
Due, ĝi celas tre malgrandan nombron da obstinaj elementoj de "tajvana sendependeco" kaj iliajn secesiajn agadojn anstataŭ la ĝeneralan publikon de Tajvano. Tiu ĉi dokumento helpos al tajvananoj pli bone kompreni, ke nur per severa puno al la krimoj de secesio de "tajvana sendependeco" laŭ la leĝo, la insulanoj povas rikolti fruktojn de la paca disvolviĝo de la rilatoj inter la du flankoj de la Tajvana Markolo.
Sur pli vasta nivelo, puni obstinajn elementojn de "tajvana sendependeco" laŭ la leĝo estas ankaŭ respondeca paŝo por konservi pacon kaj stabilecon en la regiono kaj la mondo.
Kontraŭ ĉi tiu fono, la obstinaj klopodantoj por "tajvana sendependeco" ne devas havi iluziojn, sed devas bone koni la situacion kaj reveni de sia malĝusta vojo kiel eble plej rapide. Ĉiu provo defii la nacian suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio estas vana kaj certe alfrontos severan leĝan punon.