Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulan leteron al “Ligiĝi kun Kuliang: Ĉina-Usona Junulara Festivalo 2024” okazigita en Fuzhou, orienta ĉina provinco Fujian.
Rimarkinte, ke la centjara ligiĝo kun Kuliang estas rakonto de amikaj interŝanĝoj inter ĉinoj kaj usonanoj, Xi diris, ke li ĝoje vidas, ke junuloj el diversaj fakoj de Ĉinio kaj Usono kolektiĝas en Fuzhou por resperti la rakonton de Kuliang, transdoni amon de Kuliang kaj helpi fortigon de interŝanĝoj kaj kompreno inter la du popoloj.
Xi esprimis la esperon, ke la duflankaj junuloj faros profundajn interŝanĝojn, pliigos amikecon, komprenos unu la alian bone, laboros man-en-mane por plivastigi la amikecon inter Ĉinio kaj Usono, kontribui al sana kaj stabila disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj laboros kun popoloj tra la mondo por konstrui pacon, akceli progreson kaj krei prosperon.