Desegnado de Nova Bildo – Ĉina Praktiko por Duobla Gajno de Ekologio kaj Ekonomio
Yu Publikigita: 2024-06-24 16:30:32

Xi Jinping ĉiam emfazis ekologian protekton kaj verdan disvolviĝon en ĉiaj okazoj, inkluzive de kunvenoj kaj esploroj dum sia oficiperiodo de oktobro 2002 ĝis marto 2007 en la orienta provinco Zhejiang.

La vilaĝo Yucun, troviĝanta en la gubernio Anji, nordokcidenta parto de  Zhejiang-provinco, eliris el la dilemo disvolvi la ekonomion aŭ protekti la medion pro la vizito de Xi Jinping, tiama sekretario de la provinca partia komitato. Produktado de cemento el kalkoŝtono iam riĉigis la vilaĝon, sed ĝi ankaŭ malpurigis la ĉirkaŭan medion. Por plibonigi la medion, la vilaĝo decidis fermi tri ŝtonminejojn kaj unu cementfabrikon, sed la enspezo de la vilaĝanoj tuj malpliiĝis.

Vilaĝo Yucun grave poluita, antaŭe

La 15an de aŭgusto 2005, Xi vizitis la vilaĝon Yucun. Li diris al la vilaĝanoj: "Estas diversaj formoj de disvolviĝo, kaj ni devas preni la vojon de daŭripova disvolviĝo. Verdaj montoj kaj klaraj akvoj estas valoraĵoj!" Aŭdinte ĉi tiujn vortojn, Bao Xinmin, sekretario de la vilaĝa partia filio, diris, ke du aŭ tri familioj en la vilaĝo komencis kamparan turismon kun bona enspezo, kaj la estonta disvolviĝo de la vilaĝo dependos de ekologia turismo. Xi konsentis, "Ekologiaj resursoj estas viaj plej valoraj riĉaĵoj.” Li instigis al la vilaĝo bone efektivigi la aferon pri feria turismo.

"Ekde 2006 aŭ 2007, ĉar ni klare sentis, ke la nombro de turistoj rapide kreskis. Komence turistoj ne volis resti longe, sed poste ili ne volis foriri. Tiam, ni eksentis, ke Yucun komencis ŝanĝiĝi," memoris Pan Chunlin, vilaĝano, kiu la unua malfermis agrikulturan distron. En 2021, Yucun estis elektita de la Monda Turisma Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj kiel unu el la Plej Bonaj Turisma Vilaĝoj.

Vilaĝa cementfabriko transformita al bibliotekon, kun kafejo proksime

Iun tagon fine de 2023, Huang Quanmin, fiŝkaptisto el Taizhou, Zhejiang, telefonvokis rubkolektan ŝipon de la projekto "blua ciklo" por transporti la rubaĵojn, kiujn li kolektis dum fiŝkaptado surmare. "En la pasinteco, estis neeble, ke tiuj forĵetaĵoj estis transportitaj reen per boato dum fiŝkaptado," klarigis Huang. Fiŝkaptistaj boatoj havis limigitan spacon, kaj en la pasinteco, ili plejparte rekte eligis siajn ĉiutagajn rubojn kaj marajn forĵetaĵojn en la profundan maron por stoki pli da fiŝoj. Tio, kio ŝanĝis lin, estis nova reĝimo pri traktado de maraj plastaj ruboj - la "blua ciklo". Ĉi tiu reĝimo instigas al fiŝkaptistoj alporti reen marajn rubojn per rekompenco kaj livero de malaltinterezaj pruntoj. La registaro respondecas pri forigo de nerecikligeblaj ruboj, kaj recikligebla plasto estas sendita al prilaboraj entreprenoj por recikligo. La profitoj estas redonitaj al frontliniaj kolektantoj partoprenantaj en recikligo. Nun, pli ol 230 entreprenoj kaj pli ol 62 000 marbordaj fiŝkaptistoj aliĝis al la agado de la "blua ciklo", kolektante kaj prilaborante entute pli ol 10 000 tunojn da marajn forĵetajojn, reduktante karbonan emisiadon je ĉirkaŭ 2023 tunoj, kaj helpante konstrui maran plastan industrion kun jara produkto de pli ol 50 miliardoj da juanoj. En oktobro 2023, la projekto "blua ciklo" gajnis la premion Gardisto de la Tero de la Unuiĝintaj Nacioj.

Kolektado de plastaj forĵetaĵoj ĉe la marbordo

Kiam marbordaj regionoj reduktis maran plastan poluadon, landinternaj regionoj de Ĉinio esploris efikan vojon al verda kaj malaltkarbona transiro. La urbo Ordos estas riĉa je fosiliaj fueloj, kun unuopa ekonomia strukturo. Por rapide rompi la "malbenon de resursoj", la loka registaro klopodas liberigi la regionon de troa dependeco de fosilia energio: En 2022, ventoenergiaj kaj fotovoltaaj projektoj kun kapacito de 16 milionoj da kilovatoj estis ekkonstrataj ĉi tie. Baldaŭe ĉe la norda rando de la dezerto Kubuqi leviĝos la fotovoltaa “Granda Muro" longa je 400 kilometroj. Ĉi tie estos ankaŭ la unua nulkarbona industria parko en la mondo. Per inteligenta cifereca administrado, la industria parko realigos la komplementecon de ventoenergio, fotovoltaa centralo kaj energistoko, atingante 100% nulkarbonan energiprovizon.

La bela bildo de verdaj montoj kaj klaraj akvoj lante disvolviĝas de marbordaj regionoj ĝis landinternaj regionoj kaj de urboj ĝis vilaĝoj. La popolo vivas kaj laboras tie, kreante belan vivon de harmonia kunekzisto inter homo kaj naturo.

La unua nulkarbona industria parko en la mondo

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree