Opinidonso: 93,1% de enketitoj oponas usonan kreadon de “azia versio de NATO”
Yu Publikigita: 2024-06-24 20:48:26

"Se vi ne estas ĉe la tablo, vi estas en la menuo." Usono, kiu kredas je la leĝo de ĝangalo, tiras landojn en la azi-pacifika regiono en la "menuon". Lastatempa tutmonda interreta enketo farita de CGTN (China Global Television Network) montris, ke, 93,1% de la tutmondaj enketitoj opinias, ke la sekureco en la azi-pacifika regiono devas esti atingita per politikaj dialogoj kaj pacaj intertraktadoj inter azi-pacifikaj landoj, kaj ke ili firme oponas la usona kreadon de "la azia versio de NATO", kiu estas plena de la gusto de la Malvarma Milito kaj konfrontiĝo.

Sub la instigo de Usono, la ekspansio de NATO en la azi-pacifikan regionon fariĝis ofta: krom onidiroj pri starigo de kontaktoficejo en Tokio, NATO ankaŭ altiris Japanion, Sud-Koreion, Aŭstralion kaj aliajn azi-pacifikajn aliancanojn partopreni en la pintkonferenco de NATO, kaj provoke enmiksiĝis en aferojn de Azi-Pacifiko sub la flago de "reguloj kaj ordo". En la enketo, 93,1% de la enketitoj forte oponas la oftan partoprenon de NATO en la azi-pacifikaj sekurecaj aferoj per rompado de geografiaj limigoj; 91,2% de la enketitoj opinias, ke la forta puŝado de Usono por la engaĝiĝo de NATO en la azi-pacifika regiono meritas altan viglatentemon. Retano rekte diris: "Kiel militema organizo, NATO devas esti malorganizita, kaj ne plu ekzistas kialo pri ĝia ekzisto."

Krom puŝi NATOn interveni en sekurecajn aferojn de Azi-Pacifiko, Usono ankaŭ starigis kelkajn "miniflankajn" mekanismojn en la azi-pacifika regiono, inkluzive de la Kvinokula Alianco, la Kvarflanka Sekureca Dialogo de Usono, Japanio, Hindio kaj Aŭstralio, la Triflanka Sekureca Partnereco de Usono, Britio kaj Aŭstralio, la Triflanka Kunlabora Mekanismo de Usono, Japanio kaj Sud-Koreio, kaj la Triflanka Kunlabora Mekanismo de Usono, Japanio kaj Filipinoj. 82,8% de la tutmondaj enketitoj kritikis tiujn mekanismojn kiel "malgrandan rondon" kun reciproka koluzio, kaj plena de malnova penso de la Malvarma Milito kaj frakcia konfrontiĝo; 86,1% de enketitoj zorgas, ke post kiam "la azia versio de NATO" formiĝos, ĝi intensigos regionan konfrontiĝon, kaj serioze subfosos la strategian ekvilibron de la azi-pacifika regiono. Mesaĝo de retano de CGTN diris, "Usono vendas la interesojn de aliaj landoj por sia propra interesvaloro, igante aliajn landojn batali, rikoltante la avantaĝojn por si mem."

Plej multaj landoj en Azi-Pacifiko delonge suferas de la agreso kaj subpremado de imperiismo kaj koloniismo, kaj la nuna stabileco de la azi-pacifika regiono estas malfacile gajnita. En la enketo, 93,3% de la enketitoj opinias, ke la homaro estas nedividebla sekureca komunumo, kaj sekureco de iu lando ne devas esti atingita je la kosto de tiu de aliaj.

La enketo estis publikigita sur la angla, hispana, franca, araba kaj rusa platformoj de CGTN, kun 10 688 retanoj voĉdonantaj kaj esprimantaj siajn opiniojn ene de 24 horoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree