Dialogo kaj konsiliĝo estas ĝusta vojo por solvi komercajn disputojn inter Ĉinio kaj EU
Yu Publikigita: 2024-06-25 20:21:19

Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) konsentis komenci konsiliĝon pri la kontraŭsubvencia enketo de la EU pri ĉinaj elektraj veturiloj dum la semajnfina videokunveno inter ĉina komerca ministro Wang Wentao kaj Valdis Dombrovskis, vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono kaj komerca komisionano. Ĉi tiu progreso montras, ke Ĉinio kaj la EU ambaŭ volas solvi komercajn disputojn per dialogo kaj konsiliĝo por eviti ilian influon al la ĝenerala situacio de ekonomia kaj komerca kunlaboro.

En la sama semajnfino, germana vicĉefministro Robert Habeck diris dum sia vizito al Ĉinio, ke aldoni tarifojn estas la plej malbona elekto sub la nuna situacio. Li diris, ke la sola solvo estas dialogo kaj konsiliĝo.

En la lastaj jaroj, la EU plurfoje provokis komercajn konfliktojn kun Ĉinio. Nur ekde 2024, la EU enkondukis 31 komercajn kaj investajn limigojn kontraŭ Ĉinio, kio kaŭzis eskaladiĝon de komercaj disputoj inter Ĉinio kaj la EU. Uzante la ekzemplon de ĉinaj elektraj veturiloj, la eŭropa flanko malobservis ekonomiajn leĝojn kaj merkatajn principojn de la tiel nomata kontraŭsubvencia enketo ĝis la anonco de la planitaj tarifoj.

La retoriko de la eŭropa flanko pri "subteno al justa konkurenco" estas nepravigebla. Ĝi nur subfosas justan konkurencon kaj uzas komercan protektismon por subpremi konkurantojn. Farante tion, ĝi intencas reteni la tendencon de la ĉina novenergia industrio kaj malhelpi la industrian modernigon de Ĉinio, tiel aliĝante al usonaj aliancanoj.

Kvankam la eŭropa flanko asertis, ke aldoni tarifojn al ĉinaj elektraj veturiloj celas "protekti" la eŭropan aŭtoindustrion, tamen en la lastaj tagoj aperis ondo da kritikoj de eŭropaj politikistoj kaj industrio. Volkswagen, BMW, Mercedes-Benz kaj aliaj eŭropaj aŭtokompanioj klare esprimis sian oponon kontraŭ la aldono de tarifoj, kiuj laŭ ili ekscitos "protektismon, naciismon kaj izolismon". Internaj personoj de la eŭropa aŭtoindustrio emfazas, ke la starigo de dogana bariero al ĉinaj elektraj veturiloj damaĝos la interesojn de eŭropaj konsumantoj, malhelpos la kunlaboron de aŭtoindustriaj kaj provizaj ĉenoj inter Ĉinio kaj la EU, kaj ankaŭ malrapidigos la verdan kaj malaltkarbonan transformiĝon de la EU. Estas evidente, ke aldoni tarifojn ne konformas al la ĝeneralaj interesoj de la EU.

La ĉina flanko ne volas vidi la eskaladiĝon de komercaj disputoj inter la du flankoj, sed volas dialogi kaj konsiliĝi kun la eŭropa flanko, konsideri respektivajn zorgojn kaj solvi problemojn en racia kaj profesia maniero. Samtempe Ĉinio ankaŭ esperas, ke la eŭropa flanko ne estos influita de ideologia pensado kaj mallongtempaj interesoj, kaj renkontiĝos kun Ĉinio duonvoje por atingi rezulton akcepteblan al ambaŭ flankoj kaj konforman al iliaj interesoj per dialogo kaj konsiliĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree