Publikiĝis raporto Viktimoj kaj Postvivantoj de Terorismo en Xinjiang, Ĉinio: Buŝa Historio
Yu Publikigita: 2024-06-25 16:09:41

En la komenco de tiu ĉi jaro, la Instituto pri Komunikado kaj Landlima Regado de Jinan-Universitato, publikigis la raporton Viktimoj kaj Postvivantoj de Terorismo en Xinjiang, Ĉinio: Buŝa Historio, la unuan tiaspecan en Ĉinio. La raporto registras la voĉojn de atestantoj kaj viktimoj de terorismaj okazaĵoj en Xinjiang, reflektante la terorisman damaĝon kiun Ĉinio suferis kaj la legitimecon de kontraŭterorismaj kaj senradikaligaj klopodoj.

La raporto diris, ke terorismo estas publika malamiko de la homaro. Laŭ nekompleta statistiko, de 1990 ĝis la fino de 2016, okazis miloj da perfortaj terorismaj atakoj en Xinjiang, mortigante grandan nombron da senkulpaj homoj kaj centojn da policanoj, kaj alportante netakseblan perdon de posedaĵoj. En la pasinteco, ĉiam, kiam okazis terorista atako, iuj eksterlandaj amaskomunikiloj tro fokusiĝis al la personaj spertoj de teroristoj kaj eĉ defendis ilian kruelan konduton, iagrade farante la krimintojn "viktimoj", dum la veraj viktimoj estis ignoritaj.

La registroj de ĉi tiu raporto kaj serio da realaj terorismaj okazaĵoj pruvas, ke Ĉinio, precipe la regiono Xinjiang, estas viktimo de terorismo, kaj la kontraŭterorisma laboro de Ĉinio havas nekontesteblan legitimecon. La raporto, kun granda kvanto da nerefuteblaj kaj detalaj personaj spertoj kaj historiaj faktoj, nerefuteble malkaŝas, ke dum ĉi tiu periodo, la ĉina regiono Xinjiang estis profunde damaĝita de la tri fortoj de etna separismo, religia ekstremismo kaj perforta terorismo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree