Li Qiang: Ĉinio fortigos laŭliniigon de disvolvaj strategioj kun Pollando
Ĝoja Publikigita: 2024-06-25 16:28:10

Ĉina ĉefministro Li Qiang renkontis polan prezidenton Andrzej Duda lunde en Pekino, dirante, ke Ĉinio pretas fortigi laŭlinigon de disvolvaj strategioj kun Pollando.

Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Pollando, por sekvi la strategian gvidadon de la du ŝtatestroj, plue plivastigi tradician amikecon, pliigi politikan reciprokan konfidon, fortigi reciprokprofitan kunlaboron kaj antaŭenigi la dulandan ampleksan strategian partnerecon por pli granda disvolviĝo.

Duda diris, ke Pollando alte atentas la rilatojn kun Ĉinio, firme plenumas la principon de unu Ĉinio kaj subtenas komunan disvolvon de la iniciato Zono kaj Vojo. Kaj Pollando subtenas la disvolvon de la rilatoj inter la Eŭropa Unio (EU) kaj Ĉinio kaj volas ludi pozitivan rolon por fortigi kunlaboron inter la EU kaj Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree