Peng Liyuan kaj edzino de pola prezidento vizitis Ĉinan Nacian Centron por Prezentaj Artoj
Ĝoja Publikigita: 2024-06-25 16:13:52

Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, kaj Agata Kornhauser-Duda, edzino de pola prezidento Andrzej Duda, vizitis Ĉinan Nacian Centron por Prezentaj Artoj (NCPA) lunde en Pekino.

Agata Kornhauser-Duda akompanas polan prezidenton dum lia ŝtata vizito al Ĉinio.

Peng kaj Agata vizitis instalaĵojn de la NCPA kaj ekspozicion pri pekinaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj, kiu montras ĉinan metion.

Ili ankaŭ ĝuis prezentojn, inkluzive de tradicia popolmuziko, Pekina Opero kaj pianaj kompozicioj de la du landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree