Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun vjetnama ĉefministro
Ĝoja Publikigita: 2024-06-25 16:26:04

Ĉina ĉefministro Li Qiang lunde posttagmeze renkontiĝis kun vjetnama ĉefministro Pham Minh Chinh, kiu nun estas en urbo Dalian, nordorienta Ĉinio, por tre baldaŭa Somera Davos-Forumo 2024.

Li menciis, ke pasintjare ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) Xi Jinping kaj ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio (KPV) Nguyen Phu Trong komune anoncis konstruadon de komunumo de Ĉinio kaj Vjetnamio kun komuna estonteco, kio havas strategian signifon kaj faris planon por ampleksa strategia kunlaboro inter Ĉinio kaj Vjetnamio en la nova epoko.

Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Vjetnamio por plue efektivigi gravajn konsentojn atingitajn de la plej altaj gvidantoj de la du partioj, kaj akceli konstruadon de la komunumo de Ĉinio kaj Vjetnamio kun komuna estonteco, profitigi la du popolojn kaj fari kontribuon al regiona paco, stabileco kaj disvolvo.

Chinh diris, ke la vjetnama flanko firme observas la politikon de unu Ĉinio, subtenas ĉinan disvolvon kaj subtenas ĉinan aliĝon al Ampleksa kaj Progresinta Interkonsento por Trans-Pacifika Partnereco.

Li aldonis, ke Vjetnamio volas labori kun Ĉinio por profundigi reciprokprofitan kunlaboron sur diversaj kampoj kaj akceli konstruadon de la komunumo de Vjetnamio kaj Ĉinio kun komuna estonteco por atingi pli da fruktodonaj rezultoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree