Atestantoj de terorismo en Xinjiang reaperigis veron de evento “15-a de junio”
Ĝoja Publikigita: 2024-06-26 16:03:56

Lastatempe la Instituto pri Komunikado kaj Landlima Regado de Jinan-Universitato publikigis la raporton Viktimoj kaj Postvivantoj de Terorismo en Xinjiang, Ĉinio: Buŝa Historio, Epizodo 2: "la 15-an de junio" Terora Atako en Hetian, Xinjiang, 2014.  La raporto estas la dua epizodo de la esplora projekto Viktimoj kaj Postvivantoj de Terorismo en Xinjiang, Ĉinio: Buŝa Historio, celante reaperigi terorisman kazon okazintan en ŝakluda ĉambro en Hetian la 15-an de junio, 2014, danke al registrado de buŝaj rakontoj de atestantoj.

Ŝakluda Ĉambro Jiaxin en Yingbin-vojo, Hetian, Ĉinio. (fonto: interreto)

Ĉirkaŭ je la 17-a horo kaj 45 minutoj de la 15-a de junio, 2014, tri teroristoj tenantaj tranĉilojn kaj hakilojn perforte eniris en ŝakludan ĉambron en Yingbin-vojo, Hetian, kaj atakis personojn ludantajn ŝakon tie. Armitaj patrolantoj atingis la ĉambron en unu minuto kaj dudek sekundoj kaj regis la tri teroristojn sub helpo de popolamaso. Du teroristoj mortis pro severaj vundoj kaj unu estis arestita kun vundo. Kvar personoj vundiĝis dum batalo kontraŭ la teroristoj, sed vundo ne minacas vivon.

Luo Huarong, posedanto de la ŝakluda ĉambro

En la raporto oni faris intervjuojn kun kvar viktimoj kaj atestantoj el malsamaj etnoj. S-ino Luo Huarong, posedanto de la ŝakluda ĉambro, rememoris: "Ili (teroristoj) ne volis postvivantojn kaj celis mortigi ĉiujn en la ĉambro. Ĉe la pordo unu teroristo restis, kiu eskapas, tiun li mortigos." "Niaj vivkondiĉoj estas bonaj, tamen ili ankoraŭ faris ĉi tian aferon (teroran atakon), ilin mi ne pardonos. Kial tiuj krimuloj ankoraŭ faras terorajn atakojn? Mi ne komprenas tion."

Laŭ nekompleta statistiko, de 1990 ĝis la fino de 2016, okazis miloj da perfortaj terorismaj atakoj en Xinjiang, mortigante grandan nombron da senkulpaj homoj kaj centojn da policanoj, kaj alportante netakseblan perdon de posedaĵoj. Ekzistas terorismo ne "bona" aŭ "malbona", nur kontraŭhomara. Iu ajn neo pri veroj de perfortaj teroraj kazoj kaj iu ajn "klarigo" pri kruelaj agoj de teroristoj estas dua damaĝo al atestantoj de teroraj kazoj kaj kruda treto al iliaj homaj rajtoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree