La praula templo de familio Chen estas ĝis nun la plej grandskala, plej bonreservata kaj plej delikata familia templa konstruaĵo de Ĉinio kaj havas historion de pli ol 130 jaroj. La familia nomo Chen estas tre populara en Guangdong-provinco de suda Ĉinio kaj la praula templo de la familio Chen komence estis lernejo de la familio konstruita per financa subteno de diversaj grandaj familioj de Chen en diversaj lokoj de la provinco. La praula templo estas konata pro delikata kaj luksa ornamado kaj lignaj gravuraĵoj, murpentraĵoj kaj ceramikaj modlaĵoj kaj aliaj tradiciaj artaĵoj de Ĉinio preskaŭ kovras la tuta konstruaĵon kun alta tekniko kaj riĉa enhavo, pro tio la konstruaĵo estis nomata kiel “arkitektura perlo de Lingnan (la regiono ampleksanta Guangdong-provincon kaj la Guangxi-an Ĝŭang-naciecan Aŭtonoman Regionon)”.