Xi Jinping renkontiĝis kun vjetnama ĉefministro
Ĝoja Publikigita: 2024-06-26 20:37:39

Merkrede posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun vjetnama ĉefministro Pham Minh Chinh, kiu venas al Ĉinio por partopreno en la Somera Davos-Forumo.

Xi montris, ke nun rapide evoluas monda ŝanĝema situacio en la cent jaroj, Ĉinio kaj Vjetnamio tenas rapidan disvolvon de ekonomio kaj longtempan stabilecon de socio, kio montras avantaĝon de socialismo. Konstruado de strategio-signifa komunumo de Ĉinio kaj Vjetnamio kun komuna estonteco konformas al bezono de la du landoj por propra modernigo, utilas al protektado de regiona paco kaj stabileco kaj akcelas evoluadon de monda socialisma afero. Ĉinio volas labori kun Vjetnamio por fortigi strategian gvidadon, ĉirkaŭ ĝeneralaj celoj de "Ses Pli" persisti en unueco, amikeco, reciproka apogo, profundigi reciproke utilan kunlaboron, man-en-mane marŝi al modernigo kaj fari pli grandan kontribuon al paco, stabileco kaj disvolvo de la mondo.

Chinh diris, ke la vjetnama flanko subtenas starpunkon de Ĉinio pri la tajvana demando, firme observas la principon de unu Ĉinio, rigardas profundigon de vjetnama-ĉina strategia reciproka konfido kaj praktika kunlaboro kaj konstruadon de strategi-signifa komunumo kun komuna estonteco kiel la unuan kaj strategian elekton kaj ne estas influata de eksteraj instigo, malhelpo kaj subfosado. Vjetnamio volas labori kun Ĉinio por serioze plenumi gravajn fruktojn de la vizito, laŭ ĝeneralaj celoj de "Ses Pli" kontinue pliigi politikan reciprokan konfidon, profundigi praktikan kunlaboron, stimuli interŝanĝojn inter junuloj, solidigi bazon de publikaj opinioj, fortigi plurflankan kunlaboron, konvene solvi diverĝojn kaj praktike antaŭenigi konstruadon de strategi-signifa komunumo de Vjetnamio kaj Ĉinio kun komuna estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree