Ĉinio okazigos konferencon festantan 70-an datrevenon de Kvin Principoj de Paca Kunekzistado
Ĝoja Publikigita: 2024-06-26 16:39:51

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde diris, ke Ĉinio okazigos Konferencon Festantan la 70-an Datrevenon de la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado vendrede en Pekino.

Proparolanto Mao Ning informis pri la konferenco kaj aliaj memorigaj okazaĵoj en regula gazetara konferenco.

Antaŭ 70 jaroj tiama ĉina ĉefministro Zhou Enlai unuafoje proponis la kvin principojn, nome "reciproka respekto al suvereneco kaj teritoria integreco, reciproka ne-agreso, reciproka ne-interveno en internajn aferojn, egaleco kaj reciproka profitigo, kaj paca kunekzisto".

La Kvin Principoj de Paca Kunekzistado estas vaste akceptitaj kaj rekonitaj de landoj tra la mondo. La proparolanto aldonis, ke ili jam fariĝis grava normo de nunaj internaciaj rilatoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree