Li Qiang ĉeestis malfermon de Somera Davos-Forumo 2024
Ĝoja Publikigita: 2024-06-26 16:06:00

Ĉina ĉefministro Li Qiang marde antaŭtagmeze ĉeestis al la 15-a Jara Kunveno de Novaj Ĉampionoj, konata kiel Somera Davos-Forumo 2024, en Dalian-urbo, nordorienta Ĉinio, kaj donis paroladon.

Li diris en sia parolado, ke rapide evoluas la monda ŝanĝema situacio en la cent jaroj, kaj monda ekonomia disvolvo alfrontas gravan decidigan momenton. La jarkunveno temas pri "Venontaj Frontoj por Kresko", kio havas klaran realan celon. "Ni devas ĝuste rigardi embarasan situacion antaŭ monda ekonomia kresko, trakti demandon de disvolvo per pli alta kaj pli longdaŭra vidkampo kaj pli vasta brusto, kapti gravajn oportunojn de novaj scienc-teknologia reformo kaj industria transformiĝo, serĉadi proprajn raciajn interesojn dum komuna grandigo de kuko kaj krei movforton de nova ekonomia kresko."

Post sia parolado, Li respondis demandojn de Klaus Schwab, plenuma prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, rilatajn al ĉina ekonomio kaj nove emerĝantaj industrioj. Ĉeestis al la malfermo pola prezidento Andrzej Duda, vjetnama ĉefministro Pham Minh Chinh, kaj pli ol 1 700 reprezentantoj de diversaj rondoj el pli ol 100 landoj kaj regionoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree