“Filipinoj estas ne amiko de Usono, sed ĝia ilo”
Yu Publikigita: 2024-06-26 20:30:13

Lastatempe, iama malajzia ĉefministro Mahathir Mohamad esprimis sian dubon pri la rolo de Usono en Sudorient-Azio dum intervjuo. Li diris, ke Usono ne estas lando en la regiono de la Suda Ĉina Maro, sed ŝajnas, ke ĝi ŝatas provoki konfrontiĝon inter landoj kaj eĉ "gvidi" ilin al milito, same kiel tio okazis inter Ukrainio kaj Rusio. Ĉar kiam milito eksplodas, Usono povas vendi grandan nombron da armiloj al rilataj landoj.

Krome, ankaŭ pluraj iamaj usonaj oficialuloj faris avertojn al Filipinoj koncerne filipina-usonajn rilatojn kaj la demandon de la Suda Ĉina Maro dum gazetara konferenco okazigita de la germana pensfabriko Schiller-Instituto. Ekzemple, iama usona senatano kaj emerita kolonelo Richard Blake avertis Filipinojn fari trankvilan taksadon kaj ne fariĝi ilo de Usono, nek esti tirita de la militema usona armeo en armitajn konfliktojn, ĉar tio alportos nur katastrofon al la filipina popolo. Ankaŭ Lawrence Wilkerson, stabestro de iama usona ŝtatsekretario Colin Luther Powell kaj emerita kolonelo, faris similajn rimarkojn. Li sugestis, ke Filipinoj agi pli mature kaj "forlasu Usonon". Iuj prelegantoj atentigis, ke Usono efektive uzas Filipinojn por krei kondiĉojn por eventualaj konfliktoj kun Ĉinio, kaj ke Filipinoj estas ne amiko de Usono, sed ĝia ilo.

Komence de ĉi tiu jarcento, dum la oficperiodo de filipina prezidento Gloria Macapagal Arroyo, la rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj eniris "oran jardekon", kio kaŭzis zorgojn de Usono pri ĝia deflankiĝo de la tradicia por-usona diplomatia vojo. En 2009 kaj 2012, la usona registaro de Barack Obama proponis la strategiojn "Reveno al Azio-Pacifiko" kaj "Azi-Pacifika Reekvilibrigo", donante senprecedencan atenton al la azi-pacifika regiono kun Ĉinio kiel la celo. Por kunlaboro, Usono komencis ŝanĝi sian pozicion pri la demando de la Suda Ĉina Maro. Kvankam Usono pretendis resti neŭtrala pri demandoj rilataj al suvereneco super insuloj kaj rifoj en la Suda Ĉina Maro, tamen fakte ĝi aktive intervenis en la demando de la Suda Ĉina Maro kaj sekrete liveris koncernan helpon al landoj, kiuj postulas suverenecon en la Suda Ĉina Maro, por plibonigi ilian kapablon konfrontiĝi kun Ĉinio. Post kiam Aquino III enoficiĝis kiel prezidento en 2010, la rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj falis, kaj la radika kaŭzo estis la mara disputo inter la du landoj sub la instigo de Usono.

Filipinoj iam estis kolonio de Usono. En 1991, la filipina senato adoptis la leĝon fini la preskaŭ jarcentan militan ekziston de Usono en la lando, sed hodiaŭ, iuj en Filipinoj ankoraŭ elmontras "edipokomplekson" al Usono. Ĉi tiu pensmaniero igis Filipinojn ege fidi Usonon en eksteraj aferoj. Aŭ pli ĝuste, flipinaj politikistoj, kiuj havas nacian potencon, ignoras siajn verajn naciajn interesojn, uzas publikajn resursojn por persona profito, kaj prenas la fekundan teron de Filipinoj kiel ilon por serĉi personan gajnon. Ĉi tio estas danĝera kaj plorinda por la filipina popolo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree