Kundivido de disvolvaj atingoj por komuna gajno
Yu Publikigita: 2024-06-27 16:07:49

En januaro 2017, la svisa urbeto Davos eniris sian plej vigloplenan sezonon de la jaro. Miloj da tutmondaj elitoj kolektiĝis tie por ĉeesti la jarkunvenon de la Monda Ekonomia Forumo 2017. En ĉi tiu tempo, la monda ekonomio estis obsedita de la problemoj: translandlima komerco kaj investo daŭre stagnis, komercaj barieroj estis starigitaj ĉiam pli alte, kaj regionaj integriĝaj procezoj renkontis malfacilojn.

"Kio okazas al la mondo?" Fronte al preskaŭ 1 700 aŭskultantoj en la malferma ceremonio de la jarkonferenco de la Monda Ekonomia Forumo, ĉina prezidanto Xi Jinping eldiris la dubojn de la mondo komence de sia ĉeftona parolado. "Multaj el la problemoj, kiuj obsedas la mondon, ne estas kaŭzitaj de ekonomia tutmondiĝo." Li atentigis, ke la tri elstaraj kontraŭdiroj de nesufiĉa kinetenergio de tutmonda kresko, postiĝinta tutmonda ekonomia regado kaj malekvilibra tutmonda disvolviĝo ne estas efike solvitaj, kio estas la kaŭzo, kial la monda ekonomio alfrontas malfacilojn. Li proponis persiti en novig-pelata disvolviĝo, kunlaboro kaj kunagado, progresi kun la epoko, konstrui justan kaj inkluzivan mondon, kreante dinamikan reĝimon de kreskado, malferman kaj kungajnan reĝimon de kunlaboro, justan kaj racian reĝimon de regado, kaj reĝimon de ekvilibra kaj inkluziva disvolviĝo.

La parolado gajnis 8-fojan varman aplaŭdon. Je la fino, la fondinto de la Monda Ekonomia Forumo, Klaus Schwab, iris al Xi por manpremi kaj gratuli lin pro la sukcesa parolado. Schwab diris, ke la parolado "alportis sunbrilon" kaj faris homojn "pli konfidaj pri la estonteco".

Por atingi dinamikan kreskon, verda novigo estas nemankigebla. La ventoenergia projekto Thrace en norda Grekio kombinis la financajn kaj teknologiajn avantaĝojn de Ĉinio kun la kompetenteco de Grekio en dezajnado kaj disvolvado, kun jara elektroprodukto de proksimume 160 milionoj da kilovathoroj, kontentigante la elektrobezonojn de 30 000 grekaj hejmoj, ekvivalente al redukto de karbondioksida eligo de 150 000 tunoj. La 20an de novembro 2021, la mara ventoenergia centralo en Dongtai, Jiangsu-provinco, ĉina-franca komuna entrepreno, ekfunkciis por produktado, turnante la abundan ventoenergion de la Flava Maro en puran elektron kaj liverante ĝin al sennombraj familioj. Ĉi tio estas la unua ventoenergia projekto komune investita de Ĉinio kaj alia lando kun totala instalita kapacito de 500 000 kilovattoj.

Malferma kaj kungajna kunlaboro postulas komunan agadon. La 26an de marto 2024, la fridiga kargoŝipo Kehuai por fruktoj albordiĝis en Ŝanhajo post la vojaĝo de pli ol 9600 kilometroj. Ĝi alportis pli ol 2 100 tunojn da nov-zelanda kivio al ĉinaj konsumantoj. Ĉinio estas la plej granda kliento de nov-zelanda fruktofirmao Jiapei. Ĝi anticipis, ke 1 400 milionoj da kivio-fruktoj estos senditaj al la ĉina merkato ĉi-jare. Ĉinio, Nov-Zelando, kaj 13 aliaj landoj estas membroj de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco, kiu estas promesplena liberkomerca regiono kun plej granda komerca skalo kaj plej granda disvolva potencialo kaj rilata al plej multaj loĝantoj en la mondo. Depost validiĝo de la interkonsento en la Novjara Tago de 2022, la doganniveloj inter la membrolandoj malaltiĝis, kaj la kosto de vara komercado evidente malpliiĝis. Peterson-Instituto pri Internacia Ekonomio en Usono taksis, ke antaŭ 2030, la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco helpos atingi netan kreskon de 519 miliardoj da usonaj dolaroj en la eksportado de la membrolandoj kaj netan kreskon de 186 miliardoj da dolaroj en nacia enspezo. Same kiel la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco, ankaŭ la ĉina-eŭropa karkotrajna servo atestas kunlaboron kaj kunagadon de landoj laŭlonge de la itinero por atingi kungajnajn rezultojn. Fine de majo ĉi-jare, la ĉina-eŭropa karkotrajna servo faris entute 90 000 vojaĝojn, kun transportitaj varoj valoraj je pli ol 380 miliardoj da usonaj dolaroj, atingante 223 eŭropajn urbojn.

La Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB), kune establita de Ĉinio kaj koncernaj landoj, celas fariĝi grava financa platformo por altkvalita komuna konstruado de la Zono kaj Vojo. Inter la membroj de la Azia Infrastruktura Invest-Banko, evoluantaj landoj okupas la plimulton, kaj estas ankaŭ multaj evoluintaj ekonomioj. La decida mekanismo persistas en la principo de konsiliĝo, komuna konstruado kaj kundivido. Ĝis oktobro 2023, la Azia Infrastruktura Invest-Banko aprobis entute 236 projektojn, kun totala aprobita financa sumo de pli ol 45 miliardoj da usonaj dolaroj.

Plibonigi infrastrukturon kaj antaŭenigi pli justan kaj racian tutmondan ekonomian regadon alportis pli grandajn disvolvajn ŝancojn al evoluantaj landoj. Estas vendejo de elektraj hejmaj aparatoj, nomata UHome en Kampalo, la ĉefurbo de Ugando. De televidiloj kaj fridujoj ĝis inteligentaj robotoj por balaado, la plejparto de la vendataj aparatoj estas produktitaj en la industria parko Mbale en centra Ugando. La industria parko estas je 200 kilometroj for de Kampalo. Ĝi estas investita kaj administrata de ĉina privata entrepreno. Ĝi altiris pli ol 40 entreprenojn por aliĝo kaj kreis pli ol 5 000 laborŝancojn por la regiono. David Bahati, uganda ŝtatministro pri komerco, industrio kaj kunlaboro, diris, ke la disvolviĝo de la industriaj parkoj investitaj de Ĉinio kongruas kun la celoj de la Tagordo 2063 de la Afrika Unio. "Ni atendas, ke ĉi tiuj industriaj parkoj nutros pli da lokaj afrikaj markoj kaj alportos 'Fabrikita in Afriko' al la mondo!"

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree