Somera Davos-Forumo havas viglajn diskutojn pri "novaj ŝancoj de Ĉinio"
Yu Publikigita: 2024-06-27 19:54:10

La Somera Davos-Forumo, kiu okazis de mardo ĝis ĵaŭdo en la ĉina urbo Dalian, altiris pli ol 1 700 reprezentantojn de politiko, komerco kaj scienco el pli ol 100 landoj kaj regionoj tra la mondo. La amplekso kaj la nombroj de okazaĵoj kaj gastoj atingis novan alton. Multaj ĉeestantoj agnoskis la fortan impulson de la ekonomia renormaligo de Ĉinio, kiu instigas al kompanioj el la tuta mondo plu engaĝiĝi en la ĉina merkato.

Kiel grava motoro de tutmonda ekonomia kresko, emerĝantaj ekonomioj kiel Ĉinio ludas gravan rolon en la tutmonda ekonomio. Kiel ni venkos malfacilojn, kaptos ŝancojn kaj malfermos novan bluan oceanon por estonteca ekonomia disvolviĝo? La ĉina flanko prezentis kvar iniciatojn, alvokante profundigi scienc-teknologiajn interŝanĝojn kaj kunlaboron, meti solidan bazon por verda disvolvado, konservi malferman merkatan medion kaj antaŭenigi inkluzivan disvolvadon, tiel liverante la "ĉinan solvon".

Laŭ opinioj de la ĉeestantoj, ĉi tiuj reprezentas la konceptojn de novigo, verdo, malfermo kaj kundivido, kiuj kongruas kun la voko de ĉiuj partioj kunlabori por krei novajn disvolvajn spacojn, kaj ankaŭ helpas trarompi la "malgrandajn kortojn kaj altajn murojn" starigitajn de iuj landoj, kaj konformas al ekonomiaj leĝoj kaj la tutmonda evolutendenco.

Por atingi ekonomian kreskon, necesas efektiva movforto krom bona disvolva koncepto. "Ĉinio havas tre grandan merkaton", "Ĉinio senĉese vastigas sian altnivelan malfermon", "Ĉinio havas avantaĝojn en industria sistemo, talentuloj kaj novigo". Dum la forumo multaj partoprenantoj opiniis, ke la ekonomia kresko de Ĉinio malfermis novan spacon por ĝia propra disvolviĝo kaj injektis daŭran impulson en la mondan ekonomion.

Menciindas, ke dum kelktagaj varmaj diskutoj, multaj ĉeestantoj menciis la vorton: novigo. Homoj rimarkis, ke teknologiaj atingoj kiel artefarita intelekto, bioteknologio, verda energio ktp. malfermos novajn vojojn kaj komercajn formojn. Ĉinio kaptis la ŝancon de tutmonda teknologia revolucio kaj verda disvolvado per akcelita disvolvado de novaj altkvalitaj produktivaj fortoj.

Zeng Yuqun, prezidanto de CATL, ĉina baterifabrikanto, diris en la forumo, ke la kompanio multe investis en novigado en la lastaj jaroj. Nur en la pasinta jaro preskaŭ 20 miliardoj da juanoj eniris esploron kaj evoluigon de baterioj. Per sia avangarda teknologio de bateria recikligo, CATL nun atingis litian recikligon de 92%. Ĉi tio signifas, ke CATL efike protektas naturon kaj medion kaj kontribuas al klimata agado kaj daŭripova disvolviĝo.

"Ĉinio estas la noviga centro de la mondo. Neniu entreprenisto, kiu volas establi tutmondigitan kompanion, devas preterlasi la ŝancojn ĉi tie." Per ĉi tiuj vortoj, la hinda entreprenisto Suhas Gopinath parolis el la koroj de la altrangaj administrantoj de multaj internaciaj korporacioj ĉi-somere. Estas antaŭvideble, ke dum Ĉinio daŭre moderniĝas, pli kaj pli da homoj sentos la novan disvolviĝon de Ĉinio kaj partoprenos en la novaj disvolvaj ŝancoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree