ŜKO estas forto protektanta pacon kaj prosperon de mondo
Ĝoja Publikigita: 2024-06-27 15:56:27

Jen estas agrikultura kaj tekstila industria parko, konstruita de ĉina entrepreno en Taĝikio. La parko sukcese konstruis kompletan industrian ĉenon inkluzive de plantado de kotono kaj produktado de vestoj, ne nur altigis lokajn teknologiojn pri plantado de kotono, akcelis industrian disvolvon, sed ankaŭ helpis industriigan procezon de Taĝikio.

Rustam Ganiev, plenuma direktoro de Moskva Ŝtata Universitato Lomonosov en Duŝanbo: "Taĝika Agrikultura kaj Tekstila Industria Parko Zhongtai estas gvidanto de la industrio de multaj jaroj kaj gajnis grandajn atingojn de sia fondo en 2014. La parko jam produktis 183 mil vestojn, 37 tunojn da kolorigaj teksaĵoj kaj 50 tunojn da lanaĵoj, kaj produktaĵoj estas eksportitaj al Rusio, Turkio, Belorusio, Pollando, Azerbajĝano, Ĉinio kaj Pakistano."

La Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) disvolvis praktikan kunlaboron en la flankoj de regiona sekureco, ekonomio, komerco, trafiko kaj kultura interŝanĝo, kompletigis unu la alian kun la iniciato de komuna konstruado de Zono kaj Vojo, kaj helpis membrolandojn realigi daŭripovan disvolvon.

Akylbek Japarov, kirgiza ĉefministro, diris: "La konstruo kaj funkciigo de fervojo inter Ĉinio, Kirgizio kaj Uzbekio igos la mezan Azion esti ne nur civilizacia kunliga centro, sed ankaŭ komerca kaj loĝistika nodo. Kirgizio sufiĉe ludos transiran potencialon kaj sub helpo de la fervojo ŝanĝiĝos de lando ĉirkaŭita de la tero al lando kondukanta al maro."

Abdulla Abdukadirov, la unua vicdirektoro de Agentejo por Strategia Reformo sub prezidento de Uzbekio, “Superis 1,37 miliardon da usonaj dolaroj la duflanka komerca sumo de Uzbekio kaj Ĉinio en 2023. Ni importis ĉefe industriajn produktojn, maŝinojn kaj ekipaĵojn. Precipe elektraj veturiloj alportis al Uzbekio pli da aldonaj valoroj.”

Okazis la 24-a kunveno de Konsilio de Ŝtatestroj de membrolandoj de ŜKO eb Astano, ĉefurbo de Kazaĥio. Laŭ konigo, en la kunveno estos aprobita multajn gravajn dokumentojn, kiel disvolvan strategion de ŜKO ĝis 2035 por difini direkton kaj celon de la organize por venonta disvolvo. Cetere, la ŜKO espereble bonvenigos sian 10-an membrolandon Belorusion.

Michael Borchmann: "En la epoko, ke la mondo plenas de tumultoj kaj defioj, estas pli urĝa ol antaŭe la profunda kaj longtempa kunlaboro sur la bazo de konfido. Kaj tio klarigis aliĝon de pli kaj pli da landoj al la ŜKO aŭ komencon de rilatoj kun la ŜKO. La ŜKO establis platformon de dialogo kaj kunlaboro de diversaj landoj por plivastigi kaj profundigi praktikan kunlaboron kaj kune trakti komunajn defiojn."

La ŜKO ludis gravan rolon por protekti regionan pacon kaj daŭripovan disvolvon, akceli regionan kunlaboron, pliigi amikecon de najbaraj landoj kaj reciprokan konfidon

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree