Li Qiang kaj andora ĉefministro ŝanĝis gratulajn mesaĝojn
Ĝoja Publikigita: 2024-06-27 15:43:28

Ĉina ĉefministro Li Qiang kaj andora ĉefministro Xavier Espot Zamora merkrede sendis gratulajn mesaĝojn unu al la alia por celebri la 30-an datrevenon de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter a du landoj.

En sia gratula mesaĝo, Li diris, ke en la pasintaj 30 jaroj post la starigo de la diplomatiaj rilatoj, Ĉinio kaj Andoro konservis la spiriton de reciproka respekto kaj egala trakto, profundigis reciprokan konfidon, disvolvis interŝanĝojn kaj kunlaboron, faris reciprokan subtenon kaj kunlaboron en plurflankaj aferoj kaj establis modelon pri amika kunekzistado kaj reciproka utilo kaj komuna gajno de landoj grandaj kaj malgrandaj.

Espot diris en sia mesaĝo, ke la lastaj 30 jaroj post la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Andoro estas la jaroj de kontinua profundiĝo de kunlaboro, amikeco kaj interkompreno. Andoro volas kun Ĉinio plue fortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron por akceli viglan disvolvon de la amikaj rilatoj inter la du landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree