Gvidantaro de KPĈ okazigos plenan sesion pri temo de reformado inter 15-a kaj 18-a de julio
Ĝoja Publikigita: 2024-06-27 15:44:25

La Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigos la 3-an plenan session de sia 20-a centra komitato la 15-an de julio en Pekino.

Laŭ kunveno de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ merkrede, la plena sesio, kiu daŭros ĝis la 18-a de julio, ĉefe diskutos pri plua ampleksa profundigo de reformo kaj antaŭenigo de ĉina modernigo.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon merkrede.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree