Ĉina ĉefministro Li Qiang merkrede prezidis administran kunvenon de la Ŝtata Konsilio por aŭskulti raporton pri akcelado de konstruado de bela Ĉinio, studi laboron pri utiligo de alilandaj kapitaloj kaj konsideri vojojn fortigi trejnadon de profesiaj personoj.
La kunveno diris, ke Ĉinio grandigos sian malfermon sur gravaj kampoj, plibonigos politikan efektivigon, plue faciligos alilandan investon kaj renovigos sian katalogon de industrioj stimulantaj alilandan investon.