83.5% de mondaj respondantoj aplaŭdas Kvin Principojn de Paca Kunekzistado
Ĝoja Publikigita: 2024-06-28 00:02:15

 "Reciproka respekto al suvereneco kaj teritoria integreco, reciproka ne-agreso, reciproka ne-interveno en internajn aferojn, egaleco kaj reciproka profitigo, kaj paca kunekzisto", la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado, proponitaj de Ĉinio antaŭ 70 jaroj, kontinue gajnas viglecon en la hodiaŭa tumulta internacia komunumo. Laŭ enketo publikigita de CGTN por mondaj respondoj, 82% de respondantoj laŭdis Ĉinion kiel gravan forton en konservado de monda paco. 83,5% de la respondantoj alte taksis valorojn de suvereneco, justeco kaj demokratio, kiujn enhavas la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado, kredas, ke Ĉinio kontinue kontribuos al konstruado de pli bona mondo por la internacia komunumo.

Post 70-jara vasta efektivigo, la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado jam fariĝis normo videbla, tuŝebla, farebla kaj ripetebla por traktado de internaciaj rilatoj. Inter ili, la principo de suvereneca egaleco estas vaste rekonata de la internacia komunumo. Landoj devas respekti kernajn interesojn kaj ĉefajn zorgojn unu al alia. Laŭ donitaĵoj, 80,8% de respondantoj esprimis laŭdon, opiniante, ke landoj devas persisti en egaleco kaj reciproka utilo, kaj oponi kontraŭ hegemonismo, potencaj politikoj kaj arbitraj sankcioj kontraŭ aliaj landoj.

La mondo nun eniris en novan periodon de tumultoj kaj ŝanĝoj, kaj plimalboniĝas deficitoj en paco, disvolvo, sekureco kaj regado. La Kvin Principoj de Paca Kunekzistado, kune kun la koncepto de konstruado de komunumo de la homaro kun komuna estonteco, la Monda Disvolva Iniciato, la Monda Sekureca Iniciato, la Monda Civilizacia Iniciato konsistigas ideojn, opiniojn kaj agprojektojn de Ĉinio por partopreni en monda regado kaj estas ĝenerale rekonataj de mondaj respondantoj.

En la enketo, 78,4% de respondantoj kredas, ke disvolvo estas la fundamenta solvo por temoj de monda regado. 82% opinias, ke landoj devas doni fokuson al specialaj bezonoj de evoluantaj landoj kaj klopodi por solvi neekvilibron kaj neadekvaton en disvolvo inter malsamaj landoj. 84,7% alvokas, ke landoj persist en diversa kunlaboro por protekti mondan ekonomian stabilecon kaj disvolvon.

Cetere, sekureco estas la antaŭkondiĉo por disvolvo. 85,6% de respondantoj urĝas, ke landoj konstruu ekvilibran, efikan kaj daŭripovan sekurecan arkitekturon. 79,4% kredas, ke gvidaj landoj devas aktive preni internaciajn respondecojn egalajn al siaj naciaj kapabloj. Kaj 85% substrekas eviti konfrontiĝon kaj dividon, protekti mondan unuecon danke al inkluzivemo kaj kunlaboro.

74,4% de respondantoj kredas, ke ĉina eksterlanda politiko kontribuas al monda paco. 84,7% opinias, ke landoj devas teni bonajn rilatojn kun Ĉinio. 76,4% atendas, ke Ĉinio, kiel respondeca granda lando, daŭre faros pozitivan kontribuon al la mondo.

La menciitaj datumoj venas el du mondaj enketoj pri publika opinio, kun 11 706 respondantoj el 36 landoj, inkluzive de evoluintaj landoj kiel Usono, Britio, Germanio kaj Japanio, ankaŭ evoluantaj landoj kiel Pakistano, Hindio, Sud-Afriko, Brazilo kaj Meksiko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree