La Ministerio pri Komerco de Ĉinio anoncis vendrede, ke la liberkomerca interkonsento inter Ĉinio kaj Serbio validiĝos la 1an de julio, ĉar ambaŭ landoj jam finis respektivajn enlandajn aprobprocezojn.
Laŭ la interkonsento subskribita en oktobro 2023, proksimume 90% de la produktoj prikomercitaj inter Ĉinio kaj Serbio estos esceptitaj el tarifoj, dum pli ol 60% de ili ĝuos nul-tarifan traktadon tuj post kiam la liberkomerca interkonsento validiĝos.
La Ministerio pri Komerco de Ĉinio anoncis, ke tarifoj sur pli ol 95% de la produktoj estos iom post iom reduktitaj ĝis nulo.
La ministerio diris, ke la efektivigo de la liberkomerca interkonsento antaŭenigos ampleksan altgradigon de duflanka ekonomia kaj komerca kunlaboro, kaj injektos novan impeton en profundigon de la ĉina-serbia ampleksa strategia partnereco kaj la konstruadon de ĉina-serba komunumo kun komuna estonteco en la nova epoko.
La Komisiono pri Doganaj Tarifoj de la Ŝtata Konsilio anoncis ĵaŭde, ke Ĉinio efektivigos tarifojn, kiujn ĝi promesis laŭ la liberkomerca interkonsento al iuj importoj el la lando ekde la 1a de julio, la sama tago, kiam la liberkomerca interkonsento validiĝos.