De Kvin Principoj de Paca Kunekzistado ĝis konstruado de Homa Komunumo kun Komuna Estonteco
Ĝoja Publikigita: 2024-06-28 20:49:49

La kuranta jaro markas la 70-an datrevenon de la publikigo de la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado, komune iniciataj de Ĉinio, Hindio, Birmo kaj aliaj landoj. En la lastaj 70 jaroj la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado, nome "reciproka respekto al suvereneco kaj teritoria integreco, reciproka ne-agreso, reciproka ne-interveno en internajn aferojn, egaleco kaj reciproka profitigo, kaj paca kunekzisto", estis vaste rekonataj kaj sekvataj de la internacia komunumo kaj fariĝis fundamentaj normoj de internaciaj rilatoj kaj bazaj principoj de internacia leĝo.

Francesco Maringiò, prezidanto de Itala-ĉina Asocio por Antaŭenigo de Nova Silkvojo, diris, ke sur la bazo de la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado, ĉina ekstera politiko amasigis grandajn fortojn por unuiĝo kaj kunlaboro inter evoluantaj landoj.

Urusov Volodymyr, vicprofesoro de historia fakultato de Nacia Universitato Taras Shevchenko de Kievo, diris, ke la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado portis abundajn enhavojn en diversaj periodoj, staris ĉe la flanko de progreso de la homaro kaj liveris saĝon al monda regado.

De la historia respondo de la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado ĝis la internacia konsento pri konstruado de Homa Komunumo kun Komuna Estonteco, Ĉinio ĉiam estas konstruanto de monda paco, kontribuanto de monda evoluado kaj protektanto de internacia ordo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree