Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, "Kiel la ĉina popolo rigardas Usonon, tio fundamente dependas de Usono mem.” Kaj tio kaŭzis ardan debaton de internacia publika opinio. Kia estas la bildo de Usono? Laŭ enketo de CGTN kaj Renmin-Universitato en Ĉinio danke al Nov-Epoka Instituto de Internacia Komunikado por respondantoj el aziaj landoj, la oftegaj priskriboj de la usona bildo inkludas internan tumulton, intervenon en aliajn landojn, agresemon kaj hegemonion."
Pafila perforto plimalboniĝas, estas senpova antaŭ inunditaj narkotaĵoj kaj rasa diskriminacio profunde enradikiĝis… La problemo de enlanda regada tumulto estas pli kaj pli severa. Laŭ aziaj respondantoj, tiel nomataj “lumturo de demokratio” kaj “modelo de regado”, pri kiuj Usono ofte fanfaronis, fariĝas palaj antaŭ faktoj de realo. En la enketo, 84,4% de respondantoj kredas, ke pafila perforto fariĝis persista malsano en la usona socio. 75,4% konscias sisteman rasan diskriminacion en Usono. 75,8% kredas, ke grandiĝas distanco inter riĉuloj kaj malriĉuloj. 69,9% opinias, ke Usono estas ĝenata de narkotaĵoj.
Cetere, laŭ opinio de aziaj respondantoj, batalo inter la du partioj kaj politika polariĝo en Usono pli multe ŝiras la usonan socion. 82,5% kredas, ke la batalo inter la Demokratia Partio kaj la Respublika Partio en Usono plimalbonigis sociajn dividojn, samtempe 81,7% opinias, ke tio elstarigis mankojn en usona politika sistemo.
En la enketo, 71,7% de respondantoj kredas, ke Usono ofte intervenas en alilandajn internajn aferojn kaj subpremas aliajn landojn sub la flago de demokratio. 75,4% opinias, ke Usono estas la plej militema lando en la monda historio. 70,2% estas maltrankvilaj pro usona instigo al koloraj revolucioj kaj prokuraj militoj en aliaj landoj. 73,6% kredas, ke usona senbrida lanĉo de militoj kaŭzis seriozajn humanitarajn krizojn. Kaj 73% opinias, ke milita helpado kaj vendado de armiloj al aliaj landoj fare de Usono estas serioza minaco al la monda paco kaj stabileco.
La enketo trovis, ke 69,1% de aziaj respondantoj kondamnis Usonon pro uzado de duoblaj normoj en internaciaj reguloj. 64,4% de respondantoj opinias, ke misuzado de sankcioj de Usono kontraŭ aliaj landoj estas ago de ekonomia minaco kaj hegemonio. 67,4% kritikis Usonon pro ĝia ignoro de internaciaj rekonataj regularoj kaj perforta trudado de ĝiaj normoj kaj voloj al aliaj. 67,9% opinias, ke Usono uzas sian hegemonion de usona dolaro por turni enlandajn ekonomiajn demandojn sur internacian komunumon. Kaj 74,4% de respondantoj konsideras Usonon kiel hegemonian landon.
La opinisondo estis farita inter 2 009 respondantoj el 10 aziaj landoj, inkluzive de Singapuro, Saud-Arabio, Tajlando, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Filipinoj, Hindio, Indonezio, Malajzio, Pakistano kaj Japanio.