Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), substrekis plibonigon de sistemoj por rigora regado de la partio sur ĉiuj kampoj.
Xi faris la rimarkojn dum prezidado de grupa studsesio de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ ĵaŭde.
Li emfazis gravecon daŭrigi fortigon de ĉiuflanka gvidado de la Partio kaj centraliza kaj unuigita gvidado de la Centra Komitato de la KPĈ.
La studsesio estas okazigita antaŭ tio, ke la KPĈ celebros la 103-an datrevenon de sia fondiĝo la 1-an de julio.
Nome de la Centra Komitato de la Partio, Xi esprimis festan saluton al partianoj de la lando.