Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj venezuela prezidento Nicolas Maduro vendrede ŝanĝis gratulojn okaze de la 50-a datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.
Xi diris, ke Ĉinio kaj Venezuelo estas bonaj partneroj reciproke konfidaj kun komuna disvolvo. Ĉinio volas kune kun Venezuelo konservi komencan volon, daŭrigi tradician amikecon, rigardi la 50-an datrevenon de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kiel novan startpunkton, kontinue riĉigi enhavon de ĉia-vetera strategia partnereco inter Ĉinio kaj Venezuelo, fari pli grandan kontribuon al monda paco kaj disvolvo, kaj man-en-mane antaŭenigi konstruadon de la komunumo de la homaro kun komuna estonteco.